Esperanto-kurso NASK ĉe Universitato de Viktorio (Brita Kolumbio , Kanado) en 2014 / NASK Esperanto Course at The University of V ictoria (BC, Canada) in 2014

[English below]

La Universitato de Viktorio, BC bonvenigas NASK 2014

La unuan fojon en ĝia 45-jara historio NASK okazos ekster Usono. La bela kampuso de la Universitato de Viktorio, kiu situas ĉe la suda rando de la insulo Vankuvero en Brita Kolombio, Kanado, provizos taŭgan lokon por la mallonga, intensa kursaro de Esperanto. Nur 20 minutojn for de la urbcentro de Viktorio, la flughaveno kaj pramŝipaj havenoj, kaj pied-distance de apuda plaĝo Gyro, UVIC ofertas idealan lokon. Venu de la 29-a de junio ĝis la 8-a de julio por ok tagoj da lernado, amuzo, kaj esplorado de la mirindaj muzeoj, restoracioj, kaj butikoj, ĉiuj piede aŭ aŭtobuse atingeblaj de la universitata kampuso.

NASK studantoj loĝos en unu- aŭ du-litaj ĉambroj en dormejo, kun komunaj banejoj kaj necesejoj por ĉiu sekso en ĉiu etaĝo. La universitata manĝejo kaj klasĉambroj estas atingeblaj per mallonga promeno al Cadboro Commons, la studenta centro. Tie, la Upper Lounge estas rezervita por nia grupo. En la loĝejo troviĝos litaĵoj kaj bantukoj, sed eble vi ŝatus kunporti etan lampon por legi, vekhorloĝon, kaj vestarkojn. Ĉiu ĉambro havas aliron al Interreto. En la kelo troviĝas lavmaŝinoj kaj sekigiloj por vestaĵoj, kaj ĉiu etaĝo havas komfortan salonon.

La internacia teamo de Ĵenja Bondelid, Usono, USUI Hiroyuki Japanio/Ĉinio kaj István Ertl, Hungario/Luksemburgio, provizos tri nivelojn de instruado. Hoss Firooznia gvidos la eksterlecionajn programojn kaj redaktos la tag-ĵurnalon La NASKa Fasko.

La kosto por NASK 2014 (kursoj, loĝado, matenmanĝoj) estas USD $475 se oni kotizas ĝis la 1-a de aprilo, kaj USD $525 poste.

Lokanoj kiuj ne bezonas loĝejon rajtas pagi nur USD $250 por partopreni en ĉiuj eventoj. Ankaŭ estas speciala kotizo por plentempaj studentoj, instruistoj kaj tiuj el Latin-Ameriko. Por kanadanoj, la Kanada Esperanto-Asocio povas proponi iom da financa helpo. Kontaktu Geoffrey Greatrex ĉe greatrex@uottawa.ca por detaloj.

Ni rekomendas ke oni planu elspezi proksimume USD $200 por tag- kaj vesper-manĝoj. Tiujn oni povas aĉeti en la ĉefa universitata manĝejo aŭ ĉe kelkaj malgrandaj manĝejoj en kaj apud la kampuso.

Lernantoj povos resti post NASK por partopreni en la Landaj Kongresoj de kaj Esperanto-USA kaj la Kanada Esperanto-Asocio, kiuj ambaŭ okazos en apuda Sidneo de la 11-a ĝis 14-a de julio. (Se vi volas partopreni en la kongresoj, nepre aliĝu ĉe http:www.esperanto-usa.org aŭ http://www.esperanto.ca)

Trovu pli da informoj ĉe http://nask.esperantic.org aŭ skribu al la kunordiganto:

Ellen M. Eddy, 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia WA 98512, Usono; Tel:(+1) (360) 754-4563; eddyellen@aol.com


Lascia un commento

Effettua il login con uno di questi metodi per inviare il tuo commento:

Logo WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione / Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione / Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione / Modifica )

Google+ photo

Stai commentando usando il tuo account Google+. Chiudi sessione / Modifica )

Connessione a %s...